Károly Rassay

El Vikipedio, la libera enciklopedio

RASSAY Károly (pro. raŝai) estis hungara politikisto, redaktoro naskiĝinta en Orsova la 21-an de marto 1886 kaj mortinta en Pécel la 2-an de aŭgusto 1958.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Rassay malfermis advokatoficejon en 1912 en Zenta, en 1914 notario tribunala en Budapeŝto, de 1915 sekretario en justicministerio . En registaro de Károly Huszár (25-a de novembro 1919 - 15-a de marto 1920) li estis ŝtatsekretario en justicafera ministerio. Li estis deputito de 1920 ĝis 1926 de Budapeŝto, de 1929 ĝis 1944 de Szeged. En 1921 li fondis la partiojn Független Kisgazda, Földműves és Polgári Párto, poste la partion Független Nemzeti Demokrata Párt, pli poste la partion Nemzeti Szabadelvű Párt, kiu de 1935 nomiĝis Polgári Szabadságpárt. De 1923 li fondis kaj redaktis ĝis 1944 la liberalan ĵurnalon Esti Kurir. En marto de 1944 oni arestis lin kaj forportis en Mauthausen. Post reveno li partoprenis la politikan vivon.

Fonto[redakti | redakti fonton]