Károly Reményi

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Károly Reményi [kAroj remEnji], laŭ hungarlingve kutima nomordo Reményi Károly estas hungara inĝeniero, profesoro, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1998).

Károly Reményi [1] naskiĝis la 31-an de marto 1934 en Pesterzsébet.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Károly Reményi frekventis teknikuniversitaton en Budapeŝto inter 1953-1957. Post la diplomo li eklaboris en fabriko en Csepel, poste en prielektra fabriko, dume li akiris denove diplomon en 1962. En 1970 li ricevis postenon en prielektra instituto. En 1974 li doktoriĝis antaŭ akademio. Li profesoriĝis en 1990. Li okupiĝas precipe kiel krei energion el terkarbo havanta malbonajn kvalitojn, baldaŭe ankaŭ pri medioprotektado. Li ricevis 3 premiojn inter 1975-2008.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • The Theory of Grindability and the Comminution of Binary Mixtures (1974)
  • Óriás kazánok szénporelőkészítő rendszerei (1984, ankaŭ ĉine)
  • Combustion Efficiency and Air Quality (1995)
  • Megújuló energiák (2007)

Fontoj[redakti | redakti fonton]