Kálmán Kandó
Kálmán KANDÓ (naskiĝis la 10-an de julio 1869 en Peŝto, mortis la 13-an de januaro 1931 en Budapeŝto) estis hungara inĝeniero, kiu dediĉis sian tutan vivon al la evoluigo de la fervoja trafiko. Lia nomo fariĝis famkonata malproksime trans la hungaraj landlimoj.
Jam kiel juna maŝin-inĝeniero li strebis vaste enkonduki la elektran trakcion ĉe la hungaraj fervojoj, anstataŭ la vapora. La unuajn spertojn praktikajn li akiris en la fabriko Five-Lille de Francio; tie li ellaboris la principon de la trifazaj motoroj kaj poste ilian fabrikadon.
En 1894 oni konfidis al li la gvidon de la elektra sekcio en la maŝinfabriko Ganz en Budapeŝto. Danke al lia eksterordinara talento kaj belaj rezultoj, la fabriko Ganz povis entrepreni en 1898 la elektrizon de ĉ. 100 km. longa fervojlinio en Italio (Valtellina). Tiam K. Kandó kreis la unuan elektran lokomotivon; tie, ĉe la itala elektra fervojo Val Tellina, li pruvis unuafoje la superecon de la elektra trakcio kontraŭ la vapora. Inter la jaroj 1905 kaj 1915 li partoprenis la elektrizon de la italaj fervojoj kiel teknika ĉefo de la fabriko Società Italiana Westinghouse. En 1917 li fariĝis ĉefdirektoro de la fabriko Ganz kaj komencis ellabori la t. n. fazoŝanĝan elektran lokomotivon. Surbaze de la konvenaj rezultoj okazis la elektrizo de la unua hungara fervoj-linio, nome la ĉeflinio Budapeŝto–Hegyeshalom (1929–32).
La nomo de Kálmán Kandó nedisigeble kunfandiĝis kun la evoluohistorio de la elektra trakcio. Oni aprecis liajn rezultojn per multaj en- kaj eksterlandaj distingaĵoj. Tamen li ne povis ĝisvivi la veran disvolviĝon de sia krea laboro, ĉar en 1931 la morto lin forrabis. Lian nomon surprenis en 1943 la Supera TeknikLernejo kaj estimplene gardante flegas lian memoron.
Bildgalerio
[redakti | redakti fonton]-
Busto de Kandó en Székesfehérvár