Kabo Katoĉe

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kabo Katoĉe
kabo [+]

Supermara altecom [+]
Koordinatoj21° 36′ 21″ N, 87° 6′ 12″ U (mapo)21.6058-87.1033Koordinatoj: 21° 36′ 21″ N, 87° 6′ 12″ U (mapo)

Kabo Katoĉe (Quintana Roo)
Kabo Katoĉe (Quintana Roo)
DEC

Kabo Katoĉe (Meksiko)
Kabo Katoĉe (Meksiko)
DEC
Map
Kabo Katoĉe
Vikimedia Komunejo:  Cabo Catoche [+]
vdr

Cabo CatocheKabo Katoĉe, en la meksika subŝtato Quintana Roo, estas la plej nordorienta pinto de la Jukatana Duoninsulo. Ĝi kuŝas en la municipo Isla Mujeres, je ĉirkaŭ 53 km norde de la urbo Cancún.

Katoĉe estis la loko de la unua intenca surteriĝo fare de eŭropanoj en la teritorio kiu nun estas de moderna Meksiko, nome de la Kordoba ekspedicio de 1517. Ĝi estis ankaŭ la loko de la unua konata akcidenta surteriĝo, nome vrako en 1511 (vidu: Gonzalo Guerrero).

La nomo estas supozeble koruptaĵo de majaa vorto cotoch, "niaj hejmoj, nia hejmtero".

Kabo Katoĉe estas ankaŭ hejmo de insulo Holbox kaj tre speciala laguno. Insulo Holbox kaj ties Jalahaua laguno je pli nordorienta angulo de la meksika Jukatana Duoninsulo estas kie kuniĝas Atlantiko, Karibo kaj la Golfo de Meksiko, kreante la plej riĉan dedion pro abundo de mara vivo. Ĝi estas fakte, hejmo al la plej granda ariĝo de Balenŝarkoj en la mondo sum ĉirkaŭ kvin monatoj el la jaro. Pro mikso de tiuj akvoj kaj la blankaj koralsabloj, troviĝas tie la plej spektaklaj turqkisaj kaj smeraldaj akvoj. Tiu insulo estas protektita areo kaj ties sabloj estas grava reproduktejo por martestudoj kaj hejmo de birdaj specioj. La Jalahaua Laguno estas nesalakva laguno kaj tiel profunda ke ties akvo ŝajnas nigra. En satelitaj fotoj la laguno ŝaajnas nigra truo.

21° 36′ 21″ Nordo 87° 06′ 12″ Okcidento / 21.6058 °N, 87.1033 °U / 21.6058; -87.1033 (mapo)