Kadra programo por esplorado kaj teknologia disvolviĝo (Eŭropa Unio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kadraj Programoj por Esploro kaj Teknologia Disvolviĝo (KPED), ankaŭ nomataj Kadraj Programoj aŭ mallongigita FP (el la angla akronimo Framework Programme, Kadra Programo), estas financaj programoj kreitaj de Eŭropa Unio por subteni kaj kuraĝigi eŭropan esploradon por subteni la konkurencpovon de industrio, konforme al la Traktato kaj, lastatempe, al la Eŭropa Esploroareo (EEA). La precizaj celoj kaj agoj varias de unu financa periodo al alia.