Kalkriese

El Vikipedio, la libera enciklopedio
monumento de Arminio en la Teŭtoburga Arbaro

Kalkriese estas eta vilaĝo ĉirkaŭ 30 km norde de la urbo Osnabrück, en la komunumo Bramsche, malpli ol 10 km sude de la urbeto Damme.

Historiistoj opinias, ke tie okazis en la jaro 9 p.K. la batalo inter Arminio kaj Varus (Batalo de Varus). Kalkriese situas en la montaro Wiehengebirge kaj ne en la Teŭtoburga Arbaro, kiun oni origine opiniis loko de la batalo.