Kalpako

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Pentraĵo de derviŝoj portantaj konusajn kalpakojn

La kalpako (turke kalpak [kalˈpak], kazaĥe қалпақ [qɑlˈpɑq], kirgize калпак [kɑlˈpɑk]) estas kapvesto el peltofelto, tradicie portata aliaj tjurkoj.

Priskribo[redakti | redakti fonton]

La kalpako tipe konsistas el felto aŭ ŝafa pelto. La kalpako estas alta, kelkfoje konusa kun pinto (laŭ la centraziaj tjurkaj formoj), kelkfoje pli cilindra (laŭ la turkaj formoj). La ĉirkaŭrando estas simple eta renversaĵo de la ordinara rando de la konuso aŭ cilindro; en kelkaj formoj de kalpako, la ĉirkaŭrando havas fendon. La kalpako, kiam ne portata surkape, estas plate faldebla.

Historio kaj etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto “kalpako” devenas de tjurkaj lingvoj. La turka vorto kalpak ĝenerale indikas altan ĉapon, indiferente el kiu materialo ĝi estas farita. De tie, la kalpako populariĝis en orienta kaj centra Eŭropo; ĉe la madjaroj la vorto hungare kalpag ([ˈkɒlpɒɡ]) indikis cilindran peltoĉapon, kiu plejofte estis ornamita.

Poste, la kalpako fariĝis parto de la militista uniformo en aliaj landoj, specife por la husaroj.

Nuntempe ĝi ofte estas parto de uniformo de multaj fanfarorkestrojmaĵoretoj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]