Kalvinana preĝejo (Szendrő)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kalvinana preĝejo de
Szendrő
Kalvinana kampanilo, maldekstre preĝejo en Szendrő
Kalvinana kampanilo, maldekstre preĝejo en Szendrő
reformed Christianity church
Loko
Ŝtato Hungario
Municipo Szendrő
Bazaj informoj
Religio kristanismo
Rito kalvinismo
provinco Borsod-Abaúj-Zemplén
Arkitektura priskribo
Konstruado
Specifo
Enhaveco 560 sidlokoj
Longo 22 m
Larĝo 10 m
Konstrumaterialo masonita
Ligiloj
vdr

La Kalvinana preĝejo estas religia konstruaĵo en Hungario, en urbo Szendrő.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua kalvinana gotika preĝejo estis konstruita en la 1660-aj jaroj helpe de la loka bienulo. Ĝi estis 40 metrojn longa kaj 13 metrojn larĝa. Dum jarcentoj ĝi iomete iĝis kaduka, tial oni konstruis pli novan, sed pli malgrandan preĝejon en la saman lokon. La orgeno estas aŭdebla ekde 1938.

Kampanilo[redakti | redakti fonton]

Apud la preĝejo impona kampanilo estas videbla. Ĝi estas kvadratoforma kaj aspektas, kiel fortikaĵa turo. Ankaŭ nun la konstrua jaro estas nekonata. Multaj opinias, ke ĝi estis ankaŭ sentinela turo. La arkeologiaj ekzamenoj malkovris rekonstruojn el diversaj epokoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.