Kamargo-ĉevalo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La kamargo-ĉevalokamargu-ĉevalo (camargue-ĉevalo) estas tradicia ĉevalo de la bov-paŝtistoj de ĉirkaŭ Camargue [kamargu].

Historio[redakti | redakti fonton]

La kamargu-ĉevalo vivas sovaĝe en la naturo nur sur akvecaj, duonsalaj, apudmaraj marĉaj regionoj en suda Francio. Dum la vintro, tiu regiono estas malafabla kaj malamika, dum somero la suno brule brilas. Tiuj ekstremaj temperaturaj kaj veteraj kondiĉoj estigis, evoluigis toleran, paŝ-sekuran ĉevalon, kiu do surprize toleras la muŝojn. Tiu raso havas hodiaŭ hejmon nur en Camargue. Laŭ supozoj, la ĉevalo originale vivis pli norde, rekta posteulo de antaŭhistoriaj prauloj.

Oni kaptas la ĉevalojn unufoje en ĉiu jaro por kontroli ilin, stampi iliajn ĉevalidojn per blazono de la praaj posedantaj familioj.

Bredado[redakti | redakti fonton]

Ĉiu bredisto de la kamargu-ĉevaloj havas propran simbolon, blazonforman. La ĉevalaroj povas moviĝi sur 6880 hektaroj, kies nomo estas Lagune Etang des Vacarés, kaj estas unu el la plej belaj naturprotektaj regionoj de suda Francio.

Karakterizaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kamargu-ĉevalo estas varmosanga ĉevalo. La postkola alto de la ĉevalo estas ĉ. 133-150 cm, pro kio oni grupigas ĝin al la etĉevaloj. Ĝia korpostrukturo estas forta, la viloj estas grizaj, kiuj heliĝis dum la aĝiĝo. La kolhararo estas abunda, la vosto estas taŭzita. La pugmuskoloj estas fortaj, la dorso, kolo kaj oreloj estas mallongaj. Ĝia kapo estas relative granda kun grandaj okuloj kaj rekta nazsupro. Ĝia hufo estas larĝa, tiel ĝi povas skurpaŝi sur marĉa grundo. Ĝi toleras la marakvon, tiel oni nomas ĝin en sia hejmo „blanka ĉevalo de la maroj”.