Kanotĉapelo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kanotĉapelo
Toboganistoj sur Madejro kun kanotĉapeloj

Kanotĉapelo estas speco de somerĉapelo portata de viroj, rigardata kiel iom formala, kaj speciale populara dum la malfrua 19-a jarcento kaj frua 20-a jarcento.

Normale ĝi estas farita el plektita pajlo kaj havas rigidan platan kronon kaj randon, tipe kun solida aŭ striita rubando ĉirkaŭ la krono. Kanotĉapeloj estis popularaj kiel somera kapvesto, speciale por kanotadovelado, tial la nomo. Ile estis verŝajne portitaj de FBI agentoj kiel speco da neoficiala uniformo dum la jaroj antaŭ la Unua Mondmilito. Ĝi ankaŭ estis portita de virinoj, ofte kun ĉapelpingloj por teni ĝin sur la ĝusta loko. Nuntempe ili estas rare vidata escepte dum veladaj aŭ remadaj eventoj, periodaj teatraj kaj muzikalaj spektakloj (ekz. Barberŝopa muziko) aŭ kiel parto de malnovmodaj lernejaj uniformoj. Ekde 1952, La kanotĉapelo estis parto de la uniformo de la Princeton Universitato Muzikgrupo.

Fred Astaire kun kanotĉapelo
Lou Bandy kun kanotĉapelo
Maurice Chevalier k.a. kun kanotĉapeloj