Saltu al enhavo

Kantono Chattahoochee

El Vikipedio, la libera enciklopedio
kantono Chattahoochee (Georgio)
kantono de Georgio Redakti la valoron en Wikidata vd
Mapo
Mapo de Georgio kun kantono Chattahoochee emfazita
Situo en Georgio
Situo de Georgio en Usono

Map

Statistikaĵoj
Fondita 13-a de februaro 1854
Ŝtato  Usono
Subŝtato              Georgio
Ĉefurbo Cusseta
Areo
 - Sume
 - Tero
 - Akvo
 
651 km²
644 km²
7 km²
Loĝantaro
 - 2020 (censo):
 - Loĝdenso:

9 565 loĝantoj
15 / km²
Horzono: UTC-5, somere UTC-4
Retejo: http://www.ugoccc.us
Map
v • d • r

La kantono Chattahoochee - angle Chattahoochee County - estas kantono de Usono en la subŝtato Georgio. La administra centro estas la urbo Cusseta. La kantono estis fondita la 13-an de februaro 1854. Ĝi havas sian nomon pro samnoma rivero kiu konsistigas sian okcidentan limon. En 2003 la ĉefurbo estis ampleksigita por inkluzivi ĉiujn loĝantojn kaj la tutan areon de la kantono - tamen formale la urba kaj kantona administradoj restas du institucioj.

Laŭ la stato de la jaro 2020 en la kantono vivis 9 565 personoj[1] sur areo de 651 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 15 loĝantoj/km². La teritorio havas komunan limon kun kantono Muscogee, kantono Stewart, Kantono Marion, kantono Talbot kaj kantono Russell - la lasta situas jam en la najbara subŝtato Alabamo.

Vidu ankaŭ

[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj

[redakti | redakti fonton]
  1. ↑ Laŭ la usona censa buroo, en 2000 estis 14 882 loĝantojn, kaj en 2005 14 679. Do la loĝantaro momente tendence malkreskas.

Eksteraj ligiloj

[redakti | redakti fonton]
la rivero Chattahoochee
baptisma kirko en Cusseta