Kantono Ferry (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kantono Ferry [fEri] (angle: Ferry County) estas administra unuo en la usona ŝtato Vaŝingtonio. Ĝia administra sidejo estas en la urbeto Republic.

Laŭ la usona Buroo Censa, la kantono ampleksas areon de 5 847 km², el kio 139 km² estas akvo; oni trovis tie en 2000 entute 7 260 loĝantojn.

Historio

La ŝtata parlamento kreis la kantonon la 21-an de februaro 1899 el parto de Kantono Stevens. Oni ne esperantigu ĝian nomon "Pramŝipa Kantono" aŭ simile, ĉar la nomo venis de Elisha P. Ferry, la unua ŝtatestro de Vaŝingtonio.

Vidu ankaŭ

Kantonoj de Vaŝingtonio