Kantono Latah (Idaho)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kantono Latah estas administra unuo, kiu situas en norda Idaho, Usono, kaj la plej orienta limo de la Palouse-regiono. En la censo de la jaro 2010, la loĝantaro estis 37 244. La kantona sidejo estas Moscow, kie situas la universitato de Idaho, la primara kaj la plej malnova universitato de la subŝtato.

La kantono estis kreita en la jaro 1888 per ago de la usona kongreso, kaj nomigis laŭ la rivereto Latah. La nomo en la Nez-Perce-a lingvo signifas "La loko de pino kaj pistilo." La tribo trovis ombron sub arĝent-pinoj por mueli camas-radikojn.