Kantono Lewis (Vaŝingtonio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kantono Lewis [lUis] (angle: Lewis County) estas administra unuo en la usona ŝtato Vaŝingtonio. Ĝia administra sidejo situas en la urbo Chehalis, kaj ĝia plej granda urbo estas Centralia.

Geografio

Kantono Lewis enhavas surfacan areon de 6 310 km², el kio nur 74 km² estas akvo. Entute 68 600 homoj enloĝis la kantonon en 2000, laŭ la usona censo.

Historio

La provizora registaro de Oregona teritorio kreis la kantonon la 19-an de decembro 1845. Ĝi ricevis la nomon Lewis honore al la usona esploristo Meriwether Lewis.

Vidu ankaŭ

Kantonoj de Vaŝingtonio