Kantono Riverside

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Situo de Kantono Riverside en Kalifornio

Riverside County (prononco: "RIV-er-sajd KAŬN-ti") estas kantono (altnivela administra distrikto) en la usona subŝtato Kalifornio. Ĝi situas oriente de Losanĝeleso kaj etendiĝas de la orienta limo de Kantono Orange ĝis la okcidenta limo de Arizono (ĉe rivero Kolorado). La administra ĉefurbo de la kantono estas la samnoma urbo Riverside. La klimato estas mediteranea en la okcidenta parto de la kantono, kaj dezerta en la cetero. Krom Riverside mem, aliaj konataj urboj en la kantono inkluzivas Corona, Blythe, Desert Hot Springs, Indian Wells, Indio, Palm Desert, Palm Springs, kaj Rancho Mirage.