Kantono Snohomish (Vaŝingtonio)
Kantono Snohomish [snohOŭmiŝ] (angle: Snohomish County) estas administra unuo en la usona ŝtato Vaŝingtonio. Ĝia plej granda urbo, kie situas ĝia administra sidejo, estas Evereto.
Geografio
La surfaca areo de la kantono estas 5 689 km², el kio 278 km² estas akvo. En 2000, laŭ la tiujara usona censo, 606 024 homoj loĝis en Kantono Snohomish.
Historio
La parlamento de Oregona teritorio kreis la kantonon la 14-an de januaro 1852 el parto de Kantono Island. La nomo venis de samnomaj rivero kaj indiĝena bando, laŝucide "sduhubš".