Kantono Solano
Solano (Kalifornio) | |
Mapo | |
Situo en Kalifornio | |
Statistikaĵoj | |
Fondita | 1850 |
---|---|
Ŝtato | Usono |
Subŝtato | Kalifornio |
Ĉefurbo | Fairfield |
Areo - Sume - Tero - Akvo |
2 348 km² 201 km² |
Loĝantaro - Censo en 2000: - Loĝdenso: |
394 542 183,8 / km² |
Horzono: | Pacifika tempo |
Retejo: www.co.solano.ca.org | |
La Kantono Solano - angle Solano County - estas kantono de Usono en la subŝtato Kalifornio. Ĝi situas norde de la Golfo de San-Francisko. Laŭ la censo de 2000 la kantono havis 394 542 loĝantojn. Ĝia ĉefurbo estas Fairfield. La kantono estas parto de la urbega "Areo Golfo de San-Francisko".
Historio
La nomo de la kantono fontas de la hispana franciskana monaĥo kaj kristanisma misiisto Francisko Solano, kiu dum la bapto de loka indiana ĉefo transdonis sian nomon al tiu. La indiana ĉefo antaŭ la bapto nomiĝis Sem-yeto, kio tradukatas "kuraĝa mano". Poste la regiono nomatis laŭ tiu indiana ĉefo, kiu regis super la indianaj triboj inter la rojo Petaluma kaj la rivero Sacramento. Solano estas ofta familia nomo en la nordo de Hispanio.
Limaj kantonoj
- kantono Contra Costa sude,
- kantono Sonoma kaj
- kantono Napa okcidente,
- kantono Yolo norde kaj
- kantono Sacramento oriente.
Urboj
- Benicia
- Dixon
- Fairfield
- Rio Vista
- Suisun City
- Vacaville
- Vallejo