Kantono Whitman (Vaŝingtonio)
Kantono Whitman (angle: Whitman County) estas kantono (county: subŝtata administra distrikto) situanta en la orienta parto de la usona ŝtato Vaŝingtonio. Ĝia nomo honoras la memoron de Marcus Whitman, kristana misiisto mortigita (kun lia edzino) en 1847 de membroj de la kajusa indiĝena popolo. En 2000 oni nombris 40 740 loĝantojn en la kantono, el kiuj proksimume 60% loĝas en la plej granda urbo de la kantono, Pullman. La administra sidejo de la kantono estas en Colfax. Pullman estas la hejmo de Vaŝingtonia Ŝtata Universitato kaj de la Inĝenieraj Laboratorioj Schweitzer.
Kantono Whitman formiĝis el parto de Kantono Stevens la 29-an de novembro 1871.
Agrokulturo
Laŭ la retejo Heart of Washington, Kantono Whitman produktas pli da hordeo, tritiko, sekaj pizoj kaj lentoj ol iu ajn alia kantono en Usono.
Geografio
Laŭ la usona Buroo Censa, la kantono ampleksas entute areon de 5 640 km². El tio, 5 593 km² estas seka tero kaj 47 km² estas akvo. La kantono estas parto de Paluso, vasta kaj onduma stepeca regiono meze de la Kolumbia Baseno.
Ĉefaj ŝoseoj
- Usona ŝoseo US-195
- Vaŝingtonia ŝoseo SR-23
- Vaŝingtonia ŝoseo SR-26
- Vaŝingtonia ŝoseo SR-27
- Vaŝingtonia ŝoseo SR-270
- Vaŝingtonia ŝoseo SR-271
- Vaŝingtonia ŝoseo SR-272
- Vaŝingtonia ŝoseo SR-127
Cense-agnoskitaj komunumoj
- Albion
- Colfax
- Colton
- Endicott
- Farmington
- Garfield
- La Crosse
- Lamont
- Malden
- Oakesdale
- Palouse
- Pullman
- Rosalia
- St. John
- Tekoa
- Uniontown
Aliaj komunumoj
Apudaj kantonoj
- Kantono Spokane (Vaŝingtonio) norde (de Whitman)
- Kantono Benewah County, Idaho nordoriente " "
- Kantono Latah County (Idaho) oriente " "
- Kantono Nez Perce (Idaho) sudoriente " "
- Kantono Asotin County (Vaŝingtonio) sude/sudoriente " "
- Kantono Garfield County (Vaŝingtonio) sude " "
- Kantono Columbia County (Vaŝingtonio) sude " "
- Kantono Franklin County (Vaŝingtonio) sudokcidente " "
- Kantono Adams County (Vaŝingtonio) okcidente " "
- Kantono Lincoln County (Vaŝingtonio) nordokcidente " "
Vidu ankaŭ
Kantonoj de Vaŝingtonio (por tabela komparado al la ceteraj)
Eksteraj ligiloj
- (ĉiuj anglalingvaj)