Kapelo Sankta Jozefo Tadeo (Viehhofen)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
antaŭa aspekto
malantaŭa aspekto
interno

Kapelo Sankta Jozefo Tadeo (germane: Niederbrandkapelle) en Viehhofen, Aŭstrio, atingeblas disde la buŝaltejo Viehhofen-Forsthaus ĉe Niederbrandner-farmejo respektive tra Stiegernigg-gastejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La de la Unua mondmilito hejmen reveninta soldato Mathias Kendler, kamparana filo el Viehhofen, estis farinta voton starigi kapelon por la falintaj kunbatalantoj. Fakte li sukcesis veni hejmen en 1918, sed jam en la 5.11.1918 li mortis je la hispana gripo. Lia vidvino Gertraud Kendler plenumis la promeson de la edzo kaj starigis preĝejeton inter 1932 kaj 1934.

Arkitekturo[redakti | redakti fonton]

Supre de de la Niederbrandhof-bieno ĉe herbara pado deklive estiĝis eta rektangula ejo kun apsido ĉe la posta gablo. Tri altaj rondarkaj fenestroj ornamas la laŭlongan flankon de la pado. Ĉe la antaŭa gablo estas la enirejo en aperta kvadrata antaŭhaleto kiu havas rondajn arkojn. La elstarantan gablon ordigas tursimilaĵo. Interne de la tureto estas sonorilo. En la 1940-aj jaroj ĝi devis fandiĝi por armilproduktado. Poste ĝi anstataŭigitis per bronza sonorilo.

La tegmenton kovras lignaj ŝindoj. La interno estas modesta kaj kun helaj koloroj, bildoj de sanktuloj kaj florbukedoj. Benkoj troviĝas kaj antaŭkapele kaj ĉe la najbaraj herbaroj.

Fine de la 1990-aj jaroj tiu ĉi kapelo restaŭritis de la Kendler-oj helpite de multaj mondonintoj; tiuj ĉi laboroj daŭris du jardekoj. Poste Alex Adelsberger transprenis la respondecon prikapelan.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Alois Zeidler: broŝuro Niederbrandkapelle Viehhofen, memeldonejo, 2016

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

47.36797712.747084