Koper

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pretora Palaco en Kapodistrio

Kapodistrio (itala Capodistria , slovene Koper) estas la plej granda haveno en Respubliko Slovenio kaj prezentas pordon al internaĵo de centra Eŭropo. Ĝi situas ĉe la Adriatika maro, sur supro de duoninsulo Istrio en la slovena regiono Primorska.

En antikva tempo la grekoj nomis la urbon Aegido; romianoj nomis ĝin Capris, CapreaCaprista (kapra insulo). La esperanta nomo deriviĝas de la itala, Capodistria; kvankam tiu fonetike similas al la romiaj nomoj, ĝi verŝajne ne rilatas al la radiko "kapr-", sed devenas de la latina Caput Histriae kaj signifas "ĉefloko de Istrio".

Ĝis la 19-a jarcento la urba tereno estis insulo, poste ĝi estis ligita al la bordo. Jam en mezepoko ĉirkaŭ la urbo ekzistis salfarejoj, kiujn oni forlasis en la jaro 1911. La malnova urba kerno fieras pro riĉa arkitekturo kaj multaj kulturaj monumentoj; vidindaĵo estas la Pretora Palaco.

En Kapodistrio troviĝas kelkaj institutoj kaj fakultatoj de la Universitato de Primorska.

Loĝantaro

En 2006 Koper havis 24.704 loĝantojn. La urbo kaj kelkaj antaŭurboj estas dulingvaj (slovena kaj itala lingvoj). Ĉe censo en 2002 la loĝantoj indikis jenajn gepatrajn lingvojn:

En 1900 estis 7.205 italoj, 391 slovenoj, 167 kroatoj kaj 67 germanoj.

Eksteraj ligiloj

Ŝablono:Ĝermo-geografio