Hundokapuloj
| Hundokapuloj | |
|---|---|
| mita hibrido | |
| Informoj | |

Hundokapuloj, latine cynocephalus, greke κῠνοκέφᾰλοι, estas hundokapaj fabelaj estaĵoj kiuj ekde la Antikvo aperis en arto kaj literaturo kaj trovis apartan atenton en la eŭropa Mezepoko. Ili apartenas al la fabelaj sovaĝaj popoloj kiujn oni imagis vivi ĉe la ekstremaj bordoj de la civilizita mondo, ekzemple en Hindujo aŭ Afriko. Ĉu aŭ ĉu ne la homoj vere kredis ilian realan ekziston estas malfacile konstati.
Hundokapuloj havas hundan aŭ ŝakalan kapon, sed plejparte homan korpon, simile al la antikva egiptia dio Anubo. Ili komunikas per bojado.

Laŭ iuj kristanaj legendoj, specife en ortodoksa kristanismo, Sankta Kristoforo estis de iu hundkapula raso, sed ricevis homan aspekton kun sia kristaniĝo.
Adamo de Bremeno asertis en sia Gesta Hammaburgensis ke en oriento de la sveda regno vivis "hundokapoj", kiel ankaŭ amazonoj, ciklopoj kaj kanibaloj.[1]

