Kapucena kripto (Brno)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Salti al navigilo Salti al serĉilo
Koordinatoj: 49° 11′ 28″ N 16° 35′ 36″ O / 49.19111 °N, 16.59333 °O / 49.19111; 16.59333 (mapo)
Kapucena kripto
kripto
Brno CZ Crypt at the Capuchin Monastery 01.jpg
Mumioj en kripto de kapucena monaĥejo en Brno
Oficiala nomo: Kapucínská hrobka
Ŝtato Ĉeĥio Ĉeĥio
Regiono Sudmoravia regiono
Municipo Brno
Historia regiono Moravio
Situo Kapucena kripto
 - koordinatoj 49° 11′ 28″ N 16° 35′ 36″ O / 49.19111 °N, 16.59333 °O / 49.19111; 16.59333 (mapo)
Konstruita 1656
Por publiko jes
Vizito 27 822 (en 2017)
Situo enkadre de Ĉeĥio
RedHut.svg
Situo enkadre de Ĉeĥio
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Capuchin Crypt in Brno
Portal.svg Portalo pri Ĉeĥio

Kapucena kripto troviĝas en teretaĝo de kapucena preĝejo de Trovo de sankta Kruco, kiu situas en Kapucena placo en Brno. En la jaroj 1656–1784 ĝi servis al sepultado de fratoj kaj bonfarantoj de la ordeno. Dank' al inĝenia sistemo de ventolilaj aperturoj okazis al natura mumifikado de kelkaj ĉi tie sepultitaj korpoj. Konserviĝis ankaŭ vico da devenaj barokaj kolorigitaj ĉerkoj. Sume ĉi tie estis sepultitaj ĉirkaŭ du cent homoj, el tio proksimume cent kvindek fratoj kapucenoj. La kripto estas tutjate alirebla al publiko.

Historio de kripto[redakti | redakti fonton]

Kapelo de la kripto kun ĉerko de František barono Trenck

La plej malnovan mencion pri la kripto ni trovos en kroniko de brna kapucena monaĥejo. Post ĝia finkonstruo en la jaro 1656 la kapucenoj transportis korprestaĵojn de siaj fratoj, kiuj estis devene sepultitaj en kripto de la unua monaĥejo malantaŭ remparoj, en la kripton sub la nova preĝejo. En la jaro 1726 la kripto estis plilarĝigita, laborojn gvidis brna konstruisto Mořic Grimm. Por la spacoj de la kripto estis verŝajne uzitaj kelaj ĉambroj de domoj, kiuj situadis sur tiu ĉi loko, ol ili estis foraĉetitaj kaj detruitaj pro konstruado de la kapucena areo. Respondas al tio malsama alteco de plankoj kaj tipoj de volboj en unuopaj partoj de la kripto. La kripto servis al sia celo ĝis la jaro 1784, kiam imperiestro Jozefo la 2-a pro danĝero de disvastigado de epidemioj malpermesis sepultadon en la urboj.

Kapucena sepultado[redakti | redakti fonton]

Sepultejo de la fratoj kapucenoj

La kapucenoj havis tre simplan manieron de la sepultado, kiu repuŝis ilian bazan karismon: malriĉecon. La mortintan fraton, vestita en religiulan robon, ili metis en kverkan ĉerkon kun elŝovebla fundo kaj post ceremonioj en la preĝejo ili malsuprenportis lin en la kripton. Ĉi tie ili metis lin sur nudan teron, nur kun ŝtonoj aŭ brikoj sub la kapo. La ortinto tenis en la manoj miniaturan eldonon de Ordo de sankta Francisko kaj lian Testamenton. Tiuj ĉi dokumentoj estis baza ekipaĵo de ĉiu kapuceno.

La fratoj estis sepultataj sen tomboŝtonoj kaj ĉiuj same. Nur tiuj, kiuj travivis en la Ordeno pli ol 50 jaroj, mortinte ĝisatendis etan privilegion: ili estis sepultitaj kun simpla ligna kruco. Tamen la kapucenoj ĝis hodiaŭ tre zorgeme konservas libron de siaj mortintoj (la tn.. nekrologiumo) kaj ĉiun tagmezon ili preĝas por la fratoj, kies morto falas al tiu tago. La mortintoj estas tiel ĉi senĉese ĉeestantaj en la preĝoj de siaj vivantaj kunfratoj, ili senĉese kreas unu komunumuon.

Same kiel ĉiuj kristanoj ankaŭ la fratoj kapucenoj perceptas la morton nur kiel portalo al Dio. Sankta Francisko el Asizo nomis eĉ la morton "sia fratino".

Sepultitoj[redakti | redakti fonton]

En la kripto estis sepultitaj ekzemple tiuj ĉi homoj:

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]