Tomáš Xaverius Laštůvka

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Tomáš Xaverius LAŠTŮVKA (legu TomAŝ Ksaverius LaŝtUvka) estis katolika pastro, predikanto kaj verkisto. Li naskiĝis la 6-an de marto de 1688 en Hlučín kaj mortis en la jaro 1747 en Uherské Hradiště.

Fininte la teologiajn studojn li agadis en kelkaj lokoj, ekde la jaro 1720 kiel paroĥestro en Radíkov kaj ekde la jaro 1726 kiel pastro kaj dekano kun titolo notario de apostola papa kurio en Uherské Hradiště, kie li ankaŭ mortis kaj kie li estas ankaŭ entombigita.

Nur kiam li estis mortinta, lia unusola origina ĉeĥa verko „La kvara artikolo de katolika kredo“ aperis en la jaro 1748 en Trnava presmaniere. „Li suferis sub Ponta Pilato, krucumita, li mortis kaj entombigita li estas“, kio estis malĝuste konsiderata kiel traduko de verko de la belga jezuito Wiliam Stanyhurst (16011663). Ke ne temas pri la traduko, tion konstatis J. Vašica, tamen eĉ ne per lia konstato estas klarigite, kial estas la nomo de Stanyhurst notita sur titola ĵurnalo de presaro en Trnava. Temas pri dekduparta ciklo de predikaĵoj, ĉiu kun sep predikaĵoj al ĉiuj ĵaudoj en fastotempo. Lia stilo eminentas per tipaj barokaj simboloj, en kio ajn ŝajnigantaj al Bohumil Hynek Bílovský, ekz. al inklino al satiro, en sento por detalo, en uzado de trivialaj esprimoj. Kulturhistoriisto ĉi tie trovos ankaŭ multon el karakterizeco de la tempo. Ĉi tie eminentas emfazo de Laštůvka al egaleco de ĉiuj homoj antaŭ Dio, li plendas mastrojn, ke ili toleras pro sia posedaĵprospero, por ke „privilegiitaj kanajloj ŝtelu kaj rabu homojn, gvidu militojn kaj murdu senkulpan popolon. Li plendas dekadencon de kristana regularo, malobeadon de jura sentado, anstataŭ kiu pliintensiĝas maljusteco permesanta subaĉetojn en juĝoj, uzuron, duelojn...“ Ĉi tie jam Laštůvka parolas kiel juristo kaj J. Vašica alskribas al Laštůvka ankaŭ aŭtorecon de la latina jura dosiero De iure et iustitia el la jaro 1713, kion Vašica mem motivigas per nenio kaj kio estas ĝis nun dokumentita per nenio. Sed la dosiero apartenas per sia enhavo kaj formo inter antaŭajn verkojn de la ĉeĥa baroko.

Laštůvka konsciis, ke lia misio estas inter malriĉuloj, kiuj prezentis ĉefan parton de lia aŭskultantaro, kaj tiel malbona socia posteno de la provinca popolo en la 1-a duono de la 18-a jarcento reflektiĝas ankaŭ en liaj predikaĵoj. La kvara artikolo de Laštůvka fariĝas tiel plastika bildo de mizero de la provinca servutula popolo kaj eĉ de parvenueco kaj orgojleco de superularo el kasteloj, kiel tiu ĉi bildo estas konata el popola kaj duonpopola kreado, kaj des pli multe ĝi estas rimarkinda en oficiala literaturo.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

La kvara parto de katolika kredo, Trnava 1748.