Karaca Dağ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karaca Dağ
ŝilda vulkano
supermara alteco

1 957 m

Geografia situo 37° 43′ N, 39° 50′ O (mapo)37.7114239.82904Koordinatoj: 37° 43′ N, 39° 50′ O (mapo) f4
Karaca Dağ (Turkio)
Karaca Dağ (Turkio)
DEC
Karaca Dağ
Karaca Dağ
Situo de Karaca Dağ
Map
Karaca Dağ
vdr

Monto Karaca (turke Karaca DağKaracalıdağ) estas 1.957 m alta ŝilda vulkano en Provinco Şanlıurfa, sudorienta Turkio, 100 km norde al la Siria limo. La monto formas la okcidentan limon de Tur Abdin.

La plej alta punkto estas nomata Kolubaba-pinto. La rigidiĝintaj lafomasoj etendiĝas ĝis la Tigriso-depresio.

La dato de la lasta erupcio ne estas konata. Dum analizoj de la lafo kun kalia-argona datado donis daton de éa meza plejstoceno, satelitaj fotoj pruvas, ke kelkaj lafofluoj, precipe ĉe la orienta parto, aĝas nur kelkmilojn da jaroj.

Sur tiu vulkano, malkovris biologoj de la Instituto Max Planck pri la Kultivada esploro en Kolonjo, praulon de la unugrajnulo, unu el la unuaj kaj plej gravaj grenoplantoj, dum kiu oni komparis genetikaĵon de 68 modernaj unugrajnulaj specoj.

La utila akvo por urbo Viranşehir kolektiĝas, rezerviĝas sur Karacadağ.