Karambolo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Karambolo
sporta fako
bilardo
Fakoj
Kulminaj konkursoj
Internacia federacio
Rilataj paĝoj
Kategorio:Sporto
vdr
pentraĵo de Paul Gauguin

Karambolo (aŭ franca bilardo) estas tipo de bilardo, ludata sur tablo de 1,7x3,1 m (ludeja parto 284x142 cm) aŭ de 1,4x2,7 m (230x115 cm) kaj tiu tablo ne havas poŝojn (truojn). Oni ludas per tri globoj: du blankaj kaj unu ruĝa. Unu blanka globo estas markita per unu aŭ du malgrandaj nigraj aŭ ruĝaj makuloj.

Unu el la blankaj globoj estas la puŝa globo, dum la ruĝa kaj la alia blanka globoj iĝas trafendaj globoj. Celo de la ludanto estas ekpuŝo de la propra globo, por ke ĝi poste - unu post la alia - trafu la du celglobojn (t.e. karamboli). Atingi la duoblan trafon, donas rajtojn je plua puŝo. Oni povas varii la ludon per tio, kiomfoje la puŝa globo devas trafi la mandineron (tablan flankon).