Karbonfibro
Etoso
(Alidirektita el Karbonofibro)
![](http://upload.wikimedia.org/wikipedia/commons/thumb/7/71/Cfaser_haarrp.jpg/220px-Cfaser_haarrp.jpg)
Karbonofibroj, ankaŭ nomataj karbofibroj, estas industrie produktataj fibroj el karbonhavaj krudmaterialoj, kiujn oni per pirolizo ŝanĝas en grafitece ordigitan karbonon. Oni distingas izotropajn kaj anizotropajn tipojn: izotropaj fibroj havas nur etan stabilecon kaj do malpli da teknika graveco. Anizotropaj fibroj havas altan stabilecon kaj ridigecon je samtempa malpli da fleksorompiĝemo.