Karekin Pastermaĝjan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Karekin Pastermaĝian (aŭ Garegin Pastermaĝjan) (armene: Գարեգին Փաստրմաճեան), pli kona per la pseŭdonomo Armen Karo, naskiĝis la 9-an de februaro1872 en la Otomana Imperio, mortis je koratako la 23-an de marto 1923. Karekin estis unu el la elstaraj gvidantoj de la Armena Revolucia Federacio kaj ambasadoro en Usono de la mallongdaŭra Armena Demokratia Respubliko. Li estis filo de fama armeno nomata Harutjun Pasdermaĝjan kaj nepo de Ĥaĉatur Efendi. Li estas konsiderata kiel nacia armena heroo kaj pluraj organizoj de la armena diasporo portas lian nomon.