Karl Michael Ziehrer

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ziehrer

Karl Michael ZIEHRER (naskiĝis la 2-an de majo 1843, mortis la 14-an de novembro 1922) estis vienana komponisto kaj dirigento, kiu hodiaŭ plej bone konatas pro siaj valsoj kaj alia dancmuziko. Dumvive li estis unu el la plej grandaj konkurencantoj de la fama Strauss familio.

Ziehrer naskiĝis en Vieno, kaj ricevis muzikedukon de Simon Sechter, kiu estis fama vienana muzikteoriisto kaj pedagogo. En 1863 li iĝis la diriĝento de nova orĥestro celanta konkurenci kun la viena dancmuzika dinastio de Johann Strauss II.

Ziehrer aktive skribis dum sia vivo pli ol 600 dancajn komponaĵojn, inklude valsojn, marĉojn, kaj polkojn. Krom tio ankaŭ troviĝas kelkaj operetoj en lia verkaro. Tamen malmulte el liaj verkoj hodiaŭ konatas vaste.

La komenco de la unua mondmilito finis lian karieron kiel komponisto; liaj posedaĵoj plejparte estis detruitaj. Fine Ziehrer mortis malriĉule en Vieno en 1922. Li estis enterigita ĉe la Zentralfriedhof tombejo.