Karolina Světlá

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Subskribo de Karolína Světlá
Juna Karolína Světlá

Karolina SVĚTLÁ (naskiĝis la 24-an de februaro 1830 en Praha - mortis la 7-an de novembro 1899 en Praha) estis ĉeĥa verkistino, fratino de Sofie Podlipská.

Ŝia fraŭlina nomo estis Johanna Rottová, edzina nomo Mužáková, sed la patriotisman literaturan nomon ŝi elektis laŭ submontara vilaĝo Světlá pod Ještědem, kie al ŝi plaĉis la vilaĝa popolo. Ŝi amikiĝis kun poeto Jan Neruda, laboris en feminisma movado kaj verkis emancipajn romanojn. Post okulmalsano en 1875 ŝi preskaŭ blindiĝis kaj diktis la verkojn al sia nevino.

Ŝiaj rakontoj kaj romanoj priskribas la vivon en Prago kaj bohemia submontaro, okupiĝas ankaŭ pri problemoj filozofiaj kaj religiaj.

Maljuna Karolína Světlá









Verkoj

  • První Češka (Unua ĉeĥino, 1861)
  • Kříž u potoka (Kruco ĉe la rivereto, 1868)
  • Vesnický román (Vilaĝa romano, 1869)
  • Černý Petříček (Nigra Petreto, 1876)
  • Frantina (Frantina, 1876)
  • Nemodlenec (Nepreĝanto, 1878)

Kaj multaj rakontoj.