Kasiano

El Vikipedio, la libera enciklopedio
KRISTANAJ SANKTULOJ
“SANKTA KASIANO”
Sankta Kasiano (Johano Kasiano)
mortodato = 23a de julio 435
venerita de la katolika kaj ortodoksa eklezioj
Praktika kanonizo = ekde 435
Liturgie memorigita en la katolika eklezio = 23a de julio, en la ortodoksa = la 29a de la sama monato

KasianoJohano KasianoSankta Johano Kasiano estas sanktulo de la katolika kaj ortodoksa eklezioj, kiu grande influis per siaj verkoj skribaj sed precipe per sia agado kiel asketa-spirita Majstro kaj iniciatinto de la monaĥejoj kaj monaĥinejoj kun granda sekvantaro.

Biografio

Malmulto estas konata pri Johano Kasiano. Oni datas precize nur lian morton okazintan en 435, la 23-an de julio en Marsejlo (Gaŭlio). Li naskiĝis eble en la jaro 360 eble en Dubroĝo (nuna Rumanio). Al lia origina nomo Kasiano oni aldonis tiun de Johano eble pro honore al Sankta Johano Krizostomo, pri kiu li estis admiranto.

Ankaŭ rilate lian kulturan formadon ne multe konserviĝis el la samtempaj atestaĵoj. Certe li restadis longatempe en Palestino precipe en Jerusalemo, kaj en Egiptio antaŭ ol esti ordinita sacerdoto per la manoj de Sankta Johano Krizistomo. Post mallonga restado en Romo, li translokiĝis al Gaŭlio, precize en Marsejlo.

Ĉi tie li fondis en 415 du monaĥejojn: unu por viroj, nome la Abatejo de Sankta Viktoro, la alia por virinoj, spurante la ekzemplon de tiuj egiptaj. Li pasigis la ceteran sian vivon en Provenco verkante siajn du librojn: De Institutis coenobiorum et de octo principalium vitiorum remediis (Pri la cenobitejaj institutoj kaj pri la ok rimedoj kontraŭ la precipaj malvirtoj), verkita ĉirkaŭ 420), kaj Collationes patrum in Scithico eremo commorantiumCollationes (Kolekto de 24 prelegoj pri liaj memoraĵoj inter la egiptaj monaĥoj), kiujn Benedikto de Nursio rekomendis kiel aŭtoritatajn traktadojn por la spirita formado de gemonaĥoj. Tiuj liaj skribaj verkoj havos grandan influon precipe en Okcidenta Kristanismo, kiel abunde videblas en Kasiodoro.

Inter la kristanoj okcidentaj li estis vaste proklamita Sanktulo tuj post la morto: la katolika eklezio celebras lian feston la 23-a de julio. Plimalfrue ankaŭ la ortodoksa eklezio akceptos kulton per li rekoninte liajn kristanajn virtojn kaj lin honoras la 29an de julio.

Liaj korpaj restaĵoj kuŝis en la monaĥejo de Sankta Viktoro, detruita dum la Franca Revolucio de 1789, kaj disperditaj

En kelkaj liaj verkoj troviĝas spuroj de Duonpelagianismo, doktrino poste repuŝita en la Koncilio de Orange, en 529.

Verkoj

  • De Coenobiorum Institutis Libri Duodecim
  • Collationes patrum in Scithico eremo commorantium
  • De Incarnatione Christi Contra Nestorium Haereticum Libri Septem
  • Epistolas Castoris Aptensis Episcopi Ad Cassianum Abbatem Massiliensem
  • Paucae Quaedam Sententiae Piam Interpretationem Desiderantes
  • Vita Operaque illustrium Virorum

Bibliografio

Ĝi troviĝas en samartikolaj franca, hispana, germana kaj angla vikioj.

Latina Patrologio [1]

Vidu ankaŭ

Eksteraj ligiloj