Kassam-raketo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kassam-raketo (angla transskribo: Qassam ) estas ter-ter-raketo, evoluigita fare de palestina Hamas. Ĝi estas nomita post ŝejĥo Izz ad-Din al-Qassam (18821935, arabe: عزّ الدين القسّام), radikala religiisto kaj frua palestina partizano, kiu batalis jam kontraŭ la francoj kaj britoj.

Ĉiuj tri tipoj estas ŝtalkonstruaĵoj plenigitaj per eksplodaĵo kaj sen gvida sistemo. Ĝi apenaŭ havas detruforton, sed Israelo traktas tion minaca por la lando.

Kassam-tipoj
Kassam 3 Kassam 2 Kassam 1
Longo (cm) 200+ 180 79
Diametro (cm) 17 15 6
Maso (kg) 90 32 5.5
Plenigita eksplodaĵo (kg) 10 5-7 0.5
Atingopovo (km) 10 8-10 3

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]