Kastelo Fotheringay

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La situo de Kastelo Fotheringay

Kastelo Fotheringay estis la naskiĝloko de Rikardo la 3-a (Anglio) en 1452 kaj la mortloko de Maria Stuart, reĝino de Skotlando, en 1587.

La kastelo situis en Northamptonshire, Anglio, ses mejlojn norde de Oundle, kaj konstruiĝis ĉirkaŭ 1100. Ĝi kadukiĝis dum la regado de Elizabeto la 1-a (post la ekzekuto de Maria Stuart), kaj malkonstruiĝis dum tiu de Karlo la 1-a.

La loko viziteblas; tamen restas nur iuj terfortikaĵoj kaj ŝtonoj.