Kastelo Freisaal
Kastelo Freisaal | ||
---|---|---|
kastelo | ||
kastelo [+] | ||
Supermara alteco | 423 m ü. A. [+] | |
Koordinatoj | 47° 47′ 13″ N, 13° 3′ 27″ O (mapo)47.786913.0575Koordinatoj: 47° 47′ 13″ N, 13° 3′ 27″ O (mapo) | |
Kastelo Freisaal | ||
Vikimedia Komunejo: Schloss Freisaal [+] | ||
Kastelo Freisaal kuŝas ene de viridaĵbelto en la sudo de Salcburgo/Aŭstrio. Tre proksimas la fakultato de la salcburga universitato pri natursciencoj. La kastelo estas ene de eta lageto.
Historio
[redakti | redakti fonton]La nomo Freisaal etimologias el plezurdomo; aliaj skribmanieroj jenas: Freyensall, Freysahl, Freudensall. Ĝia unua menciiĝo estis en 1392 servante jam al princĉefepiskopo Pilgrim la 2-a de Puchheim kiel plezurdomo. Liaj posteuloj ŝatis uzi ĝin je kampara sidejo ilia. La kastelo estis ankaŭ la loko kie la nove elektitaj princarkiepiskopoj flegis ricevi la signojn de la novaj potencoj; de tie ĉi komenciĝis la solena eniro enurben. Venditis ĝi en 1491 de Georg Zandl.[1] kaj refaritis en 1549 laŭ manierisma stilo sub la regado de la provizora episkopo Ernst von Bayern.
De tiu ĉi tempo temas pri akvokastelo. Diritis en 1839 pri privata posedo kaj uzo de la najbaraj grundoj je soldatara trejnado. En 1898 konstruitis najbare la Hellbrunn-kazerno, hodiaŭa maljunulejo. En 1906 la multajn jarojn malenloĝita kastelo restaŭritis laŭ komisio de la posedanto Alfred Hyra fare de la arkitekto Josef Schubauer; tiam iĝis novstiliĝo je vilaĝa aspekto kaj starigis trabfakaĵo en la interna koro. Tio parte neniigitis poste. Fuŝa ĉeriverborda brikŝtonmeto anstataŭigu la naturan kanaĵojn pro laŭdiraj leĝaj necesoj.
Troviĝas en la supera etaĝo vandpentraĵoj el kiuj monumenta fresko de Hans Bocksberger la pli maljuna (1558), montrante la solenan eniron de princarkiepiskopo Michael von Kuenburg je Salcburgo en la jaro 1558-a, emfazas la iaman signifon gravan de la konstruaĵo.
En la jaroj 1967 ĝis 1989 vivis kaj laboris la pentristo Lucas Suppin enkastele. Antaŭ 1970 li provis sub la gvidado die la federacia oficejo pri monumentprotektado, la post malfeliĉa restaŭro de post 1950 damaĝitajn freskojn reigi originaj. Estante akademia artisto li ege interesiĝas kaj pri la kastelo kaj pri la pentraĵo en ĝi. Nuntempe la tuto estas sub privata posedo kaj malalirebla por la publiko. Tenadas tion fondaĵo, kies estro, la eldonisto Erich Schumann, ĉefo de la eldongrupo de WAZ, mortis en 2007.
-
vido disde la nordo
-
vido disde la nordeosto
-
vido disde la sudo von Süden
-
malsama vido denove disde la sudo
-
fasado
-
korto interna
Fonto
[redakti | redakti fonton]En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Schloss Freisaal en la germana Vikipedio.
Literaturo
[redakti | redakti fonton]- Ronald Gobiet (eld.): Freisaal, das Schloss im Spiegel der Geschichte. Salzburger Beiträge zur Kunst und Denkmalpflege, Band 5, ZDB-ID 2046857-X. Pustet, Salzburg 2012, ISBN 978-3-7025-0661-2. – enhavotabelo surrete (PDF)[rompita ligilo].
Notoj
[redakti | redakti fonton]- ↑ Benedikt Pillwein: Geschichte, Geographie und Statistik des Erzherzogthums ob der Enns und des Herzogthums Salzburg. Band 5: Das Erzherzogthum Salzburg oder der Salzburger Kreis. Verlag Joh. Chr. Quandt, Linz 1839, p. 347; surreteĉe Google books