Kastelo Merten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kastelo Merten supre de la rivero Sieg

Kastelo Merten estis unuafoje menciata en 1247. Ĝi situas en la loko Merten de la komunumo Eitorf vidalvide de Monaĥejo Merten.

Grafoj Droste je Vischering de Nesselrode-Reichenstein[redakti | redakti fonton]

En 1909 Grafo Felikso Droste zu Vischering von Nesselrode-Reichenstein aĉetis la monaĥejan korton kaj la kastelon. En la monaĥejo estis instalata la Kastelo Merten, ĝi servis komence kiel somera sidejo. Post la Unua Mondmilito Merten fariĝis ĉefsidejo de la familio. En 1930 la grafo alaĉetis ankaŭ la orientan alon, kiu ĝis tiam estis funkciinta kiel loka lernejo. Post forta difektado dum la Dua Mondmilito la gento forvendis la monaĥejon. Nun ĉi tie sidas maljunulejo kaj flegejo. Kastelo Merten restis en posedo de la familio.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gabriel Busch (eld.): Merten (Sieg). Seine viel liebe Heimat. Reckinger & Co., Siegburg 1978.