Kastelo Törley (Budapeŝto)

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kastelo Törley [torlei] estas novgotika historia monumento en Budapeŝto, en distrikto Budafok-Tétény. Ĝi najbaras kun Kastelo Sacelláry. Interne muzeeto kaj instituto funkcias.

Bildoj pri Kastelo Törley
Aerfoto pri la kastelo
Turo de la kastelo
Kastelo Törley
Produktejo de la ĉampano


Historio[redakti | redakti fonton]

Tiu kastelo estis konstruita inter 1890 kaj 1904, sed kelkaj internaj partoj estis pretaj nur post jardekoj. La konstruaĵo prenis la nomon pri la posedanto Törley, kiu produktis francajn ĉampanojn. Tial la aspekto similas al la francaj kasteloj. Apude situas la produktejo pri la ĉampanoj. Post la 2-a mondmilito la Ruĝa Armeo havis en la kastelo komandejon, tial ĉefe la interna parto neniiĝis, poste kelkajn jarojn la kastelo estis malplena. En 1956 la Tutlanda Onkologia Instituto ricevis la kastelon, poste trakonstruoj okazis. Ankaŭ nun posteula instituto loĝas en la kastelo, ĝi ne estas vizitebla. Nature en la keloj oni produktas ĉampanojn.

Fontoj[redakti | redakti fonton]