Kastelo de Aci

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La Kastelo de Aci (itale: Castello Normanno -"Normanda Kastelo"-, aŭ alternative Castello di Aci, sicilie: Casteddu di Iaci), estas kastelo situanta en Aci Castello en la metropola urbo de Katanio en Sicilio, suda Italio. La kastelo situas sur roka pinto elstaranta super la maro. Ĝi preciza dato de konstruo estas necerta, sed ĝi estis grava por la disvolviĝo de la regiono dum la Mezepoko. Dum la milito de la Sicila Vespro, ĝi estis submetata al Roĝero de Laŭrio. Ĝi estis sieĝita pli ol unu fojon, kaj ankaŭ estis mallonge prenita de la hispanoj. Ĝi estas nuntempe muzeo.