Saltu al enhavo

Katedralo Sankta Jozefo (Daresalamo)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Jozefa katedralo

Katedralo Sankta Jozefo (svahile: Kanisa la Mtakatifu Joseph) estas la romkatolika episkopa sidejkirko en Daresalamo, Tanzanio.

Ĝin konstruis anoj de la benediktana Odilia-monaĥejo el Eresing, inter 1897 kaj 1920 laŭ novgotika stilo. Tio okazis dum germana koloniadministrado. Situas la ejo apud Sokoine-ŝoseo, kontraŭe al la prama elŝipejo en la direkto de Zanzibaro.

Konataj estas la buntaj vitraloj post la ĉefaltaro. La diservoj estas celebrataj diverslingve; de 2019 episkopas Jude Thadaeus Ruwa'ichi.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

-6.81944439.288056