Katedralo de Bajono
Aspekto
Katedralo de Bajono | ||||||||||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
![]() Vidaĵo de la katedralo kaj klostro | ||||||||||||||||||||||||||
katolika katedralo [+] | ||||||||||||||||||||||||||
Koordinatoj | 43° 29′ 26″ N, 1° 28′ 38″ U (mapo)43.490556-1.477222Koordinatoj: 43° 29′ 26″ N, 1° 28′ 38″ U (mapo) | |||||||||||||||||||||||||
![]() |
||||||||||||||||||||||||||
Katedralo de Bajono | ||||||||||||||||||||||||||
![]() |
||||||||||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||||||||||
La Katedralo Sankta Maria de Bajono estas romkatolika gotika katedralo situanta en la urbo Bajono, Francio. Ĝi estas la sidejo de la episkpoj de Bajono, Lescar kaj Oloron.
La loko estis okupata de romanika katedralo kiu estis detruita de du incendioj en 1258 kaj 1310. La konstruado de la katedralo komenciĝis en la 13-a jarcento kaj finiĝis komence de la 17-a jarcento, krom la du turoj en la 19-a jarcento. La strukturo estis restaŭrita kaj renovigita plurfoje, ĉefe de Émile Boeswildwald, arkitekto de la franca registaro en la 19-a jarcento, kaj ties disĉiplo Eugène Viollet-le-Duc.
La katedralo troviĝas en la Jakoba vojo de Santiago de Compostela. Ĝi estis deklarata Monda heredaĵo de Unesko en 1998.