Kategorio-Diskuto:Franca Gujano

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Se la artikolo nomiĝas Franca Gviano, konsekvence ankaŭ la kategorio nomiĝu Kategorio:Franca Gviano, ne "Kategorio:Franca Gvajanio", kiel estas nun. Sen ke mi persone (nun) favorigus la unuan aŭ duan variaĵojn (aŭ la plian alternativon "Franca Gujano"), mi ĉiukaze pledas por unueco inter la landaj artikolo kaj kategorio.

ThomasPusch 11:20, 14. Nov 2010 (UTC)

Mi forte grumblas, kiam iu preferas inventi novan esperantan vorton kiam sufiĉas malfermi vortaron por malkovri jam ekzistantan vorton por la tradukota vorto. Ŝajnas ke iu deiris de la angla vorto "French Guiana", kiam ekzistas de longa tempo "Gujano" en PIV kaj en la "francaj-esperantaj vortaroj", ĉar ĝi estas parto de Francio.

Se ne estas bona kialo por adopti alian radikon ol la PIV-a, oni devas reveni al la PIV-a radiko en Vikipedio.

Post troa uzo de erara traduko, estas multe tro da laboro por korekti ĝin en Vikipedio kaj tiel ankoraŭ pli disvastiĝas eraraj tradukoj sen ebleco korekti ilin eĉ se oni uzas alinomadon.--Xian-eo (diskuto) 20:09, 5 Jul. 2014 (UTC)