Kategorio-Diskuto:Histologio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kiel sarkoidozo rilatas al histologio? Alaŭdo ۩ 16:41, 15. Apr 2007 (UTC)

Nu, ĝi estas malsano kiu okazas en organaj histoj. Tamen, se vi volas elkategoriigi ĝin mi ne plendos. --Haruo 16:56, 15. Apr 2007 (UTC)
Nu, ĉiu malsano ja okazas en organaj histoj. Bone, mi provos rekategoriigi la artikolon. Alaŭdo ۩ 17:47, 15. Apr 2007 (UTC)

histologio kaj patologio[redakti fonton]

@Piet-c:, mi pensas ke Kategorio:Histologio ne povas esti en Kategorio:Patologio ĉar ne ĉiuj artikoloj de Kategorio:Histologio oni povas esti en Kategorio:Patologio ekzemple histo ne estas artikolo pri patologia strukturo. Ĉu ni konsentas? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 21:45, 2 Jan. 2016 (UTC)

Saluton kaj bonan novjaron, Marek
Vi pravas pri tio. Eble oni devus difini kategorion nome Histopatologio, kiu jam ekzistas en la angla: Category:Histopathology.
--Piet-c (diskuto) 10:51, 3 Jan. 2016 (UTC)
Jes mi pensas ke krei kategorion d:Q7233066 estus bone sed mi ne certas ĉu en esperantlingva literaturo ekzistas vorto "histopatologio". En PIV ne ekzistas: http://vortaro.net/#histopatologio Ĉu sufiĉas: http://vortareto.free.fr/dictionnaire/esp-fr/h.htm ? Marek Mazurkiewicz (diskuto) 20:58, 3 Jan. 2016 (UTC)