Kategorio-Diskuto:Malaperintaj urboj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponus inter la kategorioj "malaperintaj urboj" kaj "pereintaj urboj" (ambaŭ ĝis nun apenaŭ frekventitaj) uzi la unuan - "malaperinta" sonas malpli drame ol "pereintaj": ne nepre malaperintaj urboj foriĝis subite, per subita milito aŭ katastrofo, sed eble tute iom post iom. Kaj la vorto "malaperinta" pli bone korespondas al la hispana "Municipios desaparecidos" samkiel la franca "Ville(s) disparue(s)". Mi nun ne mem forigas la kategorion "pereintaj urboj", sed al la kategorio "Malaperintaj urboj" jam aldonas la ekzistantajn alilingvajn, samtemajn kategoriojn, por intervikie plikonatigi ĝin.

ThomasPusch 00:18, 11. Okt 2008 (UTC)