Kategorio-Diskuto:Malavianoj
La etna nomo "malavoj" ĝis nun ne konsideriĝas oficiala en la vortaroj de Esperanto. Oficialas la landonomo "Malavio", kies radiko estas "Malavi-". Sed eĉ se oficialiĝus la etna nomo "malavoj", en tiu-ĉi kategorio ne temus pri la etno, sed pri la loĝantoj de Malavio sendepende de etna aparteno. Tial la kategoria nomo estu "malavianoj", ne "malavoj".
ThomasPusch 09:38, 26 Okt. 2011 (UTC)