Kategorio-Diskuto:Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Germanio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Estas ĝenerala problemo pri ĉiuj ŝablonoj "Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en", aŭ eble de la informkesta ŝablono "informkesto germania komunumo" (alinome "urbo de"). Mi afiŝis pri tio en la vikipedia diskutejo, sed tamen ĉi-tie volas ankaŭ vidigi mian noton, ĉar precipe temas pri la 14 ŝablonoj de tiu-ĉi kategorio. Mia diskuteja noto estas:

Citaĵo
 Eble aliaj uzantoj jam delonge rimarkis, sed ĉiukaze ankoraŭ neniu riparis, ke la principe tre sencaj ŝablonoj kiel ekzemple {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Nordrejn-Vestfalio}} pri ĉiuj administraj unuoj de Germanio kaj {{Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en Luksemburgio}} ne plu bone funkcias. Aŭ pli konkrete: Por funkcii ili bezonas mencion de Oficiala Municipokodo. En la amase uzata informkesta ŝablono {{urbo de}} (paralela problemo pri Luksemburgio, sed tie malpli amase) tia kodo indikatas, sed pro pli bona legeblo kun interspacoj. Antaŭe ŝajne iu kodigo transkalkulis tiun nombron kun interspacoj el la informkesta parametro al nombro sen interspaco por la ŝablonoj "Metadatumoj pri nombroj de loĝantoj en...", kaj ĉiam aperis aktualaj nombroj de loĝantoj en la informkesto (bonega sistemo!). Nun tio nur funkcias, se oni permane el la parametro forprenas la interspacojn en la numero. Estus tedega laboro el ĉiuj multegaj informkestaj uzoj permane forpreni tiujn interspacojn el la numeroj, kaj rezulte la municipokodoj en la artikolo estus multciferaj kaj malbone legeblaj... Multege pli elegante estus eltrovi kial antaŭe bone funkciis la sistemo, kaj iel reveni al la antaŭa bona stato. Ĉu iu havas bonan ideon aŭ solvon pri tio??? -- Aidas (diskuto) 09:38, 11 Jun. 2012 (UTC)