Kategorio-Diskuto:Metropola urbo Venecio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La koncerna urba artikolo nomiĝas "Venecio", kaj artikoloj pri la kompareblaj "provinco Florenco" kaj "provinco Bolonjo" havas same esperantajn nomformojn. Ĉe iuj aliaj provincoj la itala kaj esperanta nomo identas (Torino, Milano, Trento, Taranto ktp), aŭ la itala formo ŝajnas kvazaŭ adjektiva formo (provinco ... Siena, Savona ktp.). Kaj la pli malgrandaj italaj urboj kompreneble ne havas kutime preferatan esperantan formon. Sed la formo "Venecio" en Esperanto vere pli oftas ol la itallingva "Venezia". Mi do proponus ŝanĝon al "kategorio:Provinco Venecio".

ThomasPusch 19:05, 14. Okt 2008 (UTC)