Kategorio-Diskuto:Moldavaj aktoroj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La "moldava lingvo" fakte identas al la "rumana lingvo", kaj kvankam post la Dua Mondmilito Sovetunio prenis por si parton de Rumanio kaj nomis ĝin (laŭ historia regno) "Moldavion", el kiu rezultiĝis la nuna ŝtato Moldavio, tio ne dividis la rumanojn al du etnoj de "rumanoj" kaj "moldavoj". Vikipedio ankaŭ ne asertas tion: Artikolo "moldavoj" ne ekzistas, nur estas alidirektilo al la paĝo "moldava lingvo", kie legeblas ke fakte temas pri la rumana lingvo kaj plimulto de moldavianoj ankaŭ konscias pri tio. Do indas skeptiki kiam uziĝas la substantivo "moldavo" kaj adjektivo "moldava", kaj sondi ĉu ne eventuale temas pri substantivo "moldaviano" kaj adjektivo "moldavia". En tiu-ĉi kategorio ne celiĝas parolantoj de la moldava=rumana lingvo, sed muzikistoj kun pasporto de Moldavio. Tial - en ĉi historie iom pli komplika situacio - indas ekzakti kaj nomi la kategorion "moldaviaj aktoroj", kiel jam estas pri la similtema subkategorio "moldaviaj kantistoj" kaj "...muzikistoj".

Aidas (diskuto) 12:16, 30 Maj. 2012 (UTC)