Kategorio-Diskuto:Politikaj partioj de Aŭstralio

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

La ŝablono "informkesto partio" aŭtomate por nacia politika partio kreas kategorion "kategorio:politikaj partioj de [Landonomo]", kaj por la plejmultaj kategorioj en la superkategorio Kategorio:Politikaj partioj laŭ landoj vere uziĝas la vortero "de", ne "en". Mi mem por geografiaj objektoj ne politike ligitaj al ŝtatoj, sed simple "hazarde" troviĝantaj en unu aŭ pluraj naciaj ŝtatoj, proponis la vorteron "en", sed politikaj partioj ja havas ligon al la politika strukturo de lando, do la vortumo "Politikaj partioj de [Landonomo]" estas tute en ordo (simile kiel "provincoj de...", "urboj de...", "historio de..." ktp.). Nur necesas ke ĉiuj samaj kategorioj uzas la saman principon - aŭ ĉiuj "en" aŭ ĉiuj "de". Mi tial rapide forigas la solan enhaveron el la ĝisnuna kategorio "Politikaj partioj en Aŭstralio", kaj forprenas ĝin.

ThomasPusch 14:51, 13. Maj 2010 (UTC)