Kategorio-Diskuto:Reĝinoj

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Kial oni metas kunkune inaj reĝoj kaj reĝaj edzinoj?[redakti fonton]

Mi proponas ke oni apartigu inajn reĝojn el ĉi tiun kategorion (en la kategorion "Monarĥinoj") - kaj ti ĉie oni metu nur virinoj kiu estis / estas reĝaj edzinoj. Ĉu ne?

Kara Ariadne, mi ankaŭ jam havis tiun penson. Mi ne scias ĉu estas bone havi ambaŭ specojn de "reĝinoj" kune en unu kategorio. La ĉefa kialo por kunigi ilin estis verŝajne la fakto, ke Esperanto - kiel multaj eŭropaj lingvoj - uzas la saman vorton por ambaŭ konceptoj. Eble ja ekestos vikipedia diskuto ĉi tie kiu helpos decidi: ĉu ni limigu ĉi tiun kategorion al "nur" reĝ-edzinoj, aŭ ĉu ni lasu ĝin kia ĝi estas. - Moldur 19:33, 19. Aŭg 2010 (UTC)

Mi pli konsideris tiun aferon. Ankoraŭ mi kredas ke oni forigu inajn reĝojn el ĉi tiun kategorion, ĉar la du specojn grave malsamas. Sed mi nun proponas "Reĝoj", anstataŭ "Monarĥinoj", kiel novan kategorion por inaj reĝaj. Oni ne rajtas je Vikipedio diferencigi homojn laŭsekse - do oni metu, mi kredas, inajn reĝojn kaj virajn reĝojn kunkune. (Mi tute ne protestus se oni volas krome uzi plian inan kategorion por kunigi inajn reĝojn - sed *plie*, ne *anstataue*, uzi la "gereĝan" kategorion.) Ariadne 20 Aŭg 2010

Mi nun faris tion kaj redaktis la kaegorio(j)n. Nun, oni trovos inajn reĝojn en kategorio "Reĝoj" (kaj ankaŭ "Monarĥinoj"). Edzinoj de reĝoj nun troveblas en kategorio "Reĝedzoj". --Ariadne 23:09, 30. Aŭg 2010 (UTC)

Edzinoj de reĝoj ne estas reĝedzoj, sed reĝedzinoj. Jujijo 06:12, 31. Aŭg 2010 (UTC)

Kara Jujijo, mi jam respondis al vi - bv vidi Kategoria diskuto:Francaj reĝedzoj. Kiel mi tie diris, mi celis trovi seksneŭtran vorton. Dankon. --Ariadne 08:04, 31. Aŭg 2010 (UTC)