Kategorio-Diskuto:Tramvojo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Mi proponas ke oni kunigos la kategoriojn Tramo kaj Tramvojo en unu kategorio Tramvojo, ĉar kiel skribite en la artikolo pri tramo ĝi estas trafikilo de tramvojo (same kiel trajno estas trafikilo de fervojo) kaj skribite en la artikilo pri tramvojo, ĝi estas la kompleta transportsistemo. Krome mi povas ligi al RailLexic, 19 lingva vortaro, i.a. kun esperanto, kun pli ol 10.000 da terminoj pri fervojo, eldinita de UIC. Do laŭ mi kaj miaj fontoj tramvojo estas LA pli vasta termino pri tiu temo kaj tramo NUR estas ilo de tiu. Trajnestro 11:58, 19. Nov 2010 (UTC)

Mi subtenas la proponon, ke la kategorioj "Tramoj" kaj "Tramvojoj" estu kunigita sub la kategorinomo "Tramvojo". Laŭ niaj reguloj pri kategori-nomoj,la multnombra kategorinomo "Tramoj" povas enteni nur artikolojn, kiuj temas pri diversaj unuopaj tramoj. Tamen, krom malmultaj artikoloj kiuj temas pri tramspecoj (kiel Ĉevaltira tramo), la artikoloj en ĉi tiu kategorio ĝenerale temas pri temoj iel ligitaj kun la trama transportsistemo (nomata "tramvojo"), ekzemple Trama vagono, Muzeo de Elektra Tramo kaj la artikolo Tramvojo mem. Aldone, ankaŭ la kategorinomoj ĉe la alilingvaj kategorioj ĉi tie ligitaj per interlingvaj ligiloj ĝenerale tradukeblas per "tramvojo" kaj ne per "tramoj". Se neniu kontraŭas, mi do baldaŭ uzos mian roboton por kunigi la du kategoriojn sub la titolo "Tramvojo". Marcos 16:17, 27. Jan 2011 (UTC)
Mia promeso fari tion baldaŭ iom prokrastiĝis, sed nun mi finfine kunigis la du kategoriojn sub la titolo "Tramvojo" kiel promesite antaŭ preskaŭ jaro. Marcos 13:00, 1 Jan. 2012 (UTC)