Kategorio-Diskuto:Urboj de Eŭropo

Paĝenhavo ne ekzistas en aliaj lingvoj.
El Vikipedio, la libera enciklopedio

Je 2006-03-26 Vikipediisto:ArnoLagrange enmetis alvokon, en ĉiun artikolon emneti la ŝablonon Ŝablono:Eŭropa komunumo. Intertempe disvastiĝis la kutimo, ke informkestaj nomoj komenciĝu per "informkesto", kaj Ŝablono:Informkesto urbo estas vaste uzata (la alian uzas nur 8 paĝoj).

Mi proponas aŭ forigi la alvokon aŭ aktualigi la rekomendatan ŝablonon. Almenaŭ ĝia nomo devus esti "informkesto urbo de Eŭropa Unio" (ne plu komunumo) aŭ io simila. Sed kion specialan havas EU-urboj, kion aliaj ne havas?

Aisano 17:50, 12. Apr 2009 (UTC)

Se mi ĝuste komprenas, la alvoko ne venis de Arno, sed de Kaha, kaj Arno nur "mildigis" la alvokon. Vidu Vikipediista_diskuto:Kaha/2006#Eŭropaj_komunumoj. La sola avantaĝo de Ŝablono:Eŭropa komunumo laŭ mi estas, ke ĝi ebligas mencii nacia(j)n kaj esperantlingvan urbonomon (Paris/Parizo), sed eblus aldoni tion en Ŝablono:Informkesto urbo tute facile. Mi proponas anstataŭigi la ŝablonon Ŝablono:Eŭropa komunumo per Ŝablono:Informkesto urbo en tiuj kelkaj artikoloj, kie la eŭropa ŝablono estas uzata, kaj forigi la alvokon. --PaulP - Disk. 18:33, 12. Apr 2009 (UTC)
Dankon, Paŭlo – mi ne tuj komprenis la interrilaton de la ŝablonoj "AlvokoEnmetiŜablonon" kaj "Helpo Urboj de Eŭropo". Mi nun vidas, ke la dua pludirektas al la unua, sed ĉar ŝablonajn-URL-ojn ne eblas voki per x-oj, mi bezonis iom da tempo por eltrovi tion. Do mi pardonpetas al Arno. Kaj vian proponon mi konsentas. Novan parametron por esperanta nomo oni povas enkonduki por "informkesto urbo", sed ĝi certe ne estu deviga. – Aisano 19:17, 12. Apr 2009 (UTC)
Saluton, Paŭlo kaj Aisano. Mi ĵus aldonis al la ŝablono Ŝablono:Eŭropa komunumo proponon pri anstataŭigo. Krome mi subtenas la uzadon de la unueca ŝablono {{Informkesto urbo}}, al kiu ni ja facile povas aldoni pliajn parametrojn, se tio necesas. Post la anstataŭigo la ŝablono Ŝablono:Eŭropa komunumo povos esti forigata. Sed la forigan proponon mi aparte enmetos. Kore --Tlustulimu 19:24, 12. Apr 2009 (UTC)
Mi hodiaŭ anstataŭigis ĉiujn uzojn de Ŝablono:Eŭropa komunumo per Ŝablono:Informkesto urbo. – Umbert' 20:04, 30. Jan 2010 (UTC)