Katolika Premio pri literaturo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Katolika Premio pri literaturo
literaturpremio
Lando Francio
Fondita en 1945
vdr

Katolika Premio pri literaturo, estas literatura premio asignita de la asocio de katolikaj verkistoj franclingvaj. La verko estas selektita de ĵurio, kies membroj devas esti verkistoj.

Kreita en 1945, spure de ĝia antaŭanta samcela «Franca Renoviĝo», ĝi nombras inter la fondintoj Jacques Maritain [1] kaj Jacques Madaule [2]: Pro ĝia publika resono kaj, eble, pro emo al emfazado, oni ĝin nomas ankaŭ Granda Katolika Premio de Literaturo. Ĝia monsumo varias laŭ la donacemo de sponsoroj; ĝi estas festata kaj publike aklamata komence de la printempo. Kelkjare ĝi ne estis asignita.

En Francio famas ankaŭ alia ŝajnsimila premio, tiu nomata «Premio por Religia Literaturo», kies celo koncernas alian kulturan objekton, kaj ĝiaj antaŭenigantoj estas la asocio de prireligiaj librejoj.

Premio-laŭreatoj[redakti | redakti fonton]

Laŭreatoj de Franca Renoviĝo[redakti | redakti fonton]